Bonvenon
al Te-ĝuo de Nomota
En Koeio, homoj
ofte drinkas Soĵuon (alkoholaĵo korea) rond-sidante kaj ebriiĝante -- por
dialogoj. En sobra (malebria) atmosfero, homoj ne volas diri la plej profundaĵon
de sia koro pro timo de eraro. Tamen, per alkoholaĵo ili kuraĝiĝas je babilado
pri tiaj profundaj aferoj. Ĉar alkohol-drinkado ne plaĉas al Nomota, Nomota
lernis alian manieron por la intimaj dialogoj – ¡°te-trinkado.¡±
Ronde sidante --
same kiel oni drinkas alkoholaĵon, per malgrandaj tasoj -- same kiel la tasoj
de Soĵuo, kun liberaj koroj, ni povas ĝui la saman intiman atmosferon trinkante
mal-alkoholaĵon (teon – Teo kaŭzas sobriĝon kaj alkoholaĵo kaŭzas ebriiĝon.)

Por ke Nomota ĝui
tian dialogon, Nomota ĉiam estas preta, jen
u Malgrandaj
tasoj similaj al Soĵu-tasoj – simple por facila kunporto, mi elektis
malgrandajn tasojn.
u Kelk-specoj
da teoj – iom por langa ĝuo, iom por okula ĝuo kaj iom por naza ĝuo.
u Nomota-Maniero
de te-trinkado – vere malformala, por interesiĝo kaj malstreĉiĝo, Nomota
disvolvis kontraŭ-forman manieron.
u Iom
da rakontoj rilate al teo – por ke amikoj pli facile lerni la ĝuon de teo.
Se vi invitas Nomotan por la te-ĝuo, vi devas prepari jenajn
aferojn.
u Kruĉo
por boligita akvo.
Formo/koloro/materialo ne gravas. La Plej facile akirebla kruĉo de via hejmo aŭ
de via oficejo sufiĉe bone funkcias.
u Unu-du
tasoj, iomete granda.
La tasoj de Nomota estas vere malgraldaj. Do ni bezonas tasojn mezgrandaj inter
la kruĉo kaj la malgrandaj te-tasoj.
u Tablo,
ĝuste sama por Soĵuo.
Soĵu-tablo bonas ĉar ĝi elvokas intiman atmosferon.
u La
koro malfermita.
Tia koro de Soĵu-drikado. Sen malfermita koro, la teo fariĝus veneno.
Ĝuo de teo al
Nomota estas miksaĵo de la soĵu-drikada atmosfero kaj la vin-drinkada
eleganteco.
Ĉu vi volas ĝui
teon kaj dialogon kun Nomota? Vi invitu lin per ret-poŝto!
Jen la adreso: nomota@mobigen.com, kaj telefono
016-238-6566.
Hejmpaĝo de Nomota: http://www.mobigen.com/~hiongun/
Hejmpaĝo de KEJ: http://mobigen.com/~hiongun/kej/
Hejmpaĝo de KEA: http://www.esperanto.or.kr/
Hejmpaĝo de La Lanterno Azia: http://mobigen.com/~hiongun/lanternoazia/